Reteja uzado

Se vi daŭre retumas kaj uzas ĉi tiun retejon vi tiel konsentas obei kaj respekti la sekvantajn kondiĉojn. Se vi malkonsentas kun iuj el la kondiĉoj bonvolu ne uzi la retejon.

La termino ‘Eriketo’ aŭ 'Sprig of Heather' aŭ ‘ni’ referencas la posedanton de la retejo. La termino ‘vi’ referencas la uzantojn de la retejo.

Uzantoj de la retejo respektu la sekvajn kondiĉojn:

  • La retejo ekzistas nur por provizi ĝeneralajn informojn. La enhavo povus esti ŝanĝita sen ia antaŭavizo.
  • La retejo uzas kuketojn por observi retumadajn preferojn. Detaloj troveblas en nia kuketa politiko.
  • Nek ni, nek iu alia persono garantias la ekzaktecon, ĝisdatecon, funkciadon, kompletecon nek taŭgecon de la enhavo de la retejo por iu aparta celo. Vi agnoskas ke la informoj povas enhavi erarojn aŭ malprecizajn informojn kaj tiom kiom leĝe eblas, ni malrespondecas por iuj eraroj aŭ malprecizaj informoj.
  • Vi uzas iujn informojn aŭ enhavon de la retejo je via propra risko kaj ni ne respondecos pri tio. Vi devos mem certigi ke iuj produktaĵoj, provizoj aŭ informoj haveblaj per ĉi tiu retejo konformas al viaj propraj bezonoj.
  • Ni posedas, aŭ perpermeso uzas, la enhavon de la retejo. Tiu enhavo inkluzivas sed ne limigas al la fasonado, paĝaranĝo, aspekto kaj grafikaĵoj. Reproduktado estas malpermesata krom laŭ la aŭtorrajta afiŝo.
  • Ni referencas ĉiujn registritajn markojn uzitajn en ĉi tiu retejo, kiujn ni ne posedas aŭ perpermeso uzas.
  • Senpermesita uzado de ĉi tiu retejo aŭ ties enhavo povus rezulti je postulo por domaĝkompenso aŭ/kaj esti krimo.
  • Nia retejo povus enhavi ligilojn al aliaj interesaj retejoj. Notu, tamen, ke kiam vi forlasas nian retejon per tiuj ligiloj, ni neniel kontrolas tiun alian retejon. Tial, ni neniel respondecas pri la privateco de iuj informoj kiun vi enmetas en tiajn retejon. Vi devus zorge kontroli la privatecan politikon de tiu retejo.
  • La leĝoj de Anglio, Norda Irlando, Skotlando kaj Kimrio regas vian uzadon de ĉi tiu retejo kaj ian disputon konsekventa al tiu uzado.

Privateco

Fundamentaj punktoj

La jena privateca politiko priskribas kiel Heather Eason, Sprig of Heather (Eriketo) protektas kaj uzas la informojn kiuj vi provizas al ni kiam vi uzas nian retejon kaj tradukadajn/lingvajn servojn. La politiko estis ĝisdatigita je 01.11.19. Por havi pli da informoj, kontaktu nin.


Datumoj kolektitaj

Ni foje kolektas personajn datumojn de vi kaj pri vi kiam vi kontaktas nin pri niaj servoj aŭ kiam vi plenumas formularon ĉe ĉi tiu retejo.

Datumoj kolektitaj povus inkluzivi:

  • Nomon kaj postenon
  • Adreson
  • Retadreson
  • Telefonnumero(j)n
  • Iujn personajn datumojn kiuj troviĝas en la informoj senditaj por tradukado, provlegado aŭ rilate al aliaj lingvaj servoj.
  • Datumojn pri retaja uzado (vidu la kuketan politikon)

Kial kaj kiel ni uzas la datumojn:

Ni kolektas, konservas kaj uzas la kolektitajn datumojn por:

  • provizi la servojn kiuj vi mendis, inkluzive prezproponojn, tradukadon, provlegadon, kaj aliajn lingvajn servojn
  • peti tradukadon aŭ provlegadon de vi
  • obei al leĝaj devoj.

Ni ne uzas viajn personajn datumojn por merkatiko aŭ varbado.

Ni ne malkaŝas viajn personajn datumojn al senaŭtoritaj eksteraj liverantoj.

Se viaj personaj datumoj troviĝas inter informoj kiujn ni provizas al kunlaboranto por plenumi la kontrakton kiun ni havas kun vi (ekzemple por tradukado, provlegado aŭ aliaj lingvaj servoj) kaj tiuj informoj enhavas viajn personajn datumojn, tiu kolego ankaŭ sekvos la samajn leĝajn principojn pri datuma protektado.


Kiel ni konservas la datumojn?

Ĉiujn datumojn ni konservas sur pasvortprotektitaj malmolaj diskoj. Pro administradaj kialoj, aliuloj, ekzemple la gastigantoj de nia retejo kaj retadreso, povus aliri viajn personajn datumojn. Tiuj ĉiuj konformas kun la Ĝenerala Datum-Protekta Regularo aŭ mematestas sub la Usona Privateca Ŝildkadro.


Dum kiom da tempo ni konservos viajn datumojn?

Ni konservos viajn datumojn dum 10 jaroj por plenumi niajn leĝajn devojn kaj komercajn bezonojn. Post tio ni definitive forigos viajn ciferajn datumon kaj detruos iujn paperajn kopiojn.


La rajto aliri viajn datumojn

Vi rajtas iam ajn kontakti nin por peti kopion de la datumoj kiujn ni konservas pri vi. Vi ankaŭ rajtas peti nin korekti aŭ forigi la informojn kiujn ni konservas pri vi, kondiĉe ke ni ankoraŭ povos plenumi niajn leĝajn respondecojn. Ni respondos al ĉiuj tiaj demandoj en la limtempo de 28 kalendaraj tagoj.


Plendoj

Se vi deziras plendi pri la maniero per kiu ni traktas viajn datumojn, bonvolu kontakti nin. Vi ankaŭ havas la rajton plendi al la Oficejo de la Brita Informada Komisaro (Information Commissioner’s Office) se vi opinias ke sekureca rompo pri datumoj estas okazinta.


Kuketa Politiko

Kuketo estas malgranda datumpakaĵo sendita de reta servilo al la foliumilo kiun vi uzas. Se vi konsentas akcepti kuketojn, la datumpakaĵo estas aldonita al la fiksita disko de via komputilo. La kuketo ebligas analizadon de reta trafiko. Kuketoj permesas ke retejoj respondu al vi kiel individuo, fasonante ĝian oferton al viaj bezonoj, preferoj kaj malpreferoj pro kolektado de informoj pri via retumado.

Nia retejo uzas datumtrafikajn kuketojn por scii kiujn paĝojn estas uzataj. Tio helpas nin analizi datumojn pri uzado de nia retejo kaj plibonigi la retejon laŭ la bezonoj de niaj klientoj. La datumojn ni uzas nur por statistika analizo kaj post tio ĉiu datumo estas forigita de la sistemo.

Ĝenerale, kuketoj helpas nin provizi al vi pli bonan retejon helpante nin scii kiuj paĝoj utilas kaj kiuj ne. Kuketo neniel donas al ni aliron al via komputilo nek al datumoj pri vi, krom tiuj kiujn vi elektas doni al ni (vidu nian Privatecan Politikon).

Vi rajtas akcepti aŭ malakcepti kuketojn. Plejofte foliumiloj aŭtomate akceptas kuketojn, sed vi rajtas ŝanĝi la permesagordojn de via foliumilo por malpermesi tion se vi preferas. Tio, tamen, povus malebligi vin plene profiti de ĉiuj aspektoj de la retejo.


Aŭtorrajta Afiŝo

La aŭtororajton por ĉi tiu retejo kaj ĝia enhavo posedas Heather Eason, Sprig of Heather/Eriketo 2019. Ĉiuj rajtoj rizervitaj.

Estas malpermesita ĉia eldonado, presiĝo aŭ kopiado de parto de la enhavo aŭ de la tuta enhavo krom:

  • vi rajtas printi aŭ elŝuti al fiksita disko elĉerpaĵojn nur por via privata persona kaj nekomerca uzado
  • vi rajtas kopii la enhavon al alia individuo por ties persona uzado, sed vi devas citi la retejon kiel fonto de la materialaĵo.

Krom per nia specifa skribita permeso, vi rajtas nek eldoni nek komerce ekspluati la enhavon nek elsendi, transsendi nek konservi ĝin en iu alia retejo nek elektronika reakiro-sistemo.

* Laŭleĝe, la angla lingva versio de ĉiu tiu aŭtororajta afiŝo validas.


Atribuado de Fotoj

Tradukado

Ejfel-Turo de Christophe Libert el FreeImages

Londona pejzaĝo de unsplash-logoAron Van de Pol

Terglobo de unsplash-logoKyle Glenn

Klientoj rakontas

Klientoj rakontas 1 Foto de Jenny Rollo el FreeImages

Klientoj rakontas 2 unsplash-logoLuiza Sayfullina

Klientoj rakontas 3 Foto de Helmut Gevert el FreeImages

Klientoj rakontas 4 unsplash-logoAnnie Spratt

Klientoj rakontas 5 unsplash-logoKristaps Grundsteins

Klientoj rakontas 6 Foto de Agnieszka Szambelan el FreeImages


Ĉiuj aliaj fotoj © Heather Eason 2019